Esti sekura en la interreto

Ebla kialo por kial vi uzas Linukson estas la robusta sekureco por kiu ĝi estas konata. Unu kialo ke Linukso estas relative sekura kontraŭ malvarma programaro kaj virusoj estas pro la pli malgranda nombro de personoj kiuj uzas ĝin. Virusoj estas celitaj al popularaj operaciumoj, kiel Vindozo, kiuj havas ekstreme grandan uzantbazon. Linukso ankaŭ estas tre sekura pro ĝia malfermitkoda naturo, kiu permesas ekspertojn modifi kaj plibonigi la sekurecajn trajtojn inkluzivitajn kun ĉiu distribuo.

Malgraŭ la mezuroj faritaj por certigi ke via instalado de Linukso estas sekura, ĉiam estas vundeblecoj. Kiel meza uzanto sur la interreto vi ankoraŭ povas esti sentebla al:

Por esti sekura interrete, tenu en menso la jenajn konsiletojn:

  • Estu zorga pri retpoŝtoj, aldonaĵoj aŭ ligiloj kiuj estis senditaj de homoj kiujn vi ne konas.

  • Se la propono de ttt-ejo estas tro bona por esti vera, aŭ petas sentemajn informojn kiuj ŝajnas nenecesaj, tiam pensu dufoje pri kian informon vi submetas kaj la potencialajn sekvojn se tiu informo estas kompromitita de identec-ŝtelistoj aŭ aliaj krimuloj.

  • Estu singarda en provizado de radikaj permesoj al iu ajn aplikaĵo, precipe tiuj kiujn vi ne uzis antaŭe aŭ kiuj ne estas bonkonataj. Provizado de iu ajn aŭ io ajn kun radikaj permesoj metas vian komputilon al alta risko de ekspluatado.

  • Certigu ke vi nur prizorgas necesajn foran-aliron servojn. Havi SSH aŭ RDP funkcianta povas esti utila, sed ankaŭ lasas vian komputilon malfermita al enkursado se ne sekurigita ĝuste. Konsideru uzi fajrmuron por helpi protekti vian komputilon kontraŭ enkursado.