Ĉu mi bezonas kontraŭvirusan programaron?
Se vi kutimas al Vindozo aŭ Mac OS, vi verŝajne ankaŭ kutimas al kontraŭvirus-programaro funkcianta ĉiam. Kontraŭvirus-programaro funkcias en la fono, konstante kontrolante por komputilaj virusoj kiuj eble trovos ilian manieron al via komputilo kaj kaŭzas problemojn.
Kontraŭvirus-programaro ekzistas por Linukso, sed vi verŝajne ne bezonas uzi ĝin. Virusoj kiuj influas Linukson ankoraŭ estas tre maloftaj. Kelkaj argumentas ke ĉi tio estas ĉar Linukso ne estas tiel vaste uzata kiel aliaj operaciumoj, do neniu skribas virusojn por ĝi. Aliaj argumentas ke Linukso estas esencaj pli sekura, kaj sekurecaj problemoj kiujn virusoj povus uzi estas fiksitaj tre rapide.
Kia ajn la kialo, Linuksaj virusoj estas tiel maloftaj ke vi ne vere bezonas zorgi pri ili ĉi-momente.
Se vi volas esti ekstra-sekura, aŭ se vi volas kontroli por virusoj en dosieroj kiujn vi pasas inter vi kaj personoj uzantajn Vindozon kaj Mac OS, vi ankoraŭ povas instali kontraŭvirus-programaron. Kontrolu en la programara instalilo aŭ serĉu interrete; kelkaj aplikaĵoj estas disponeblaj.