Aliaj uzantoj ne povas konektiĝi al la interreto

Kiam vi agordas retan konekton, ĉiuj aliaj uzantoj sur via komputilo normale povos uzi ĝin. Se la konekta informo ne estas kunhavigita, vi devus kontroli la konektajn agordojn.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Reto.

  2. Klaku Reto por malfermi la panelon.

  3. Elektu Wi-Fi el la listo maldekstre.

  4. Klaku la butonon agordoj por malfermi la konektajn detalojn.

  5. Elektu Identeco el la panelo maldekstre.

  6. Ĉe la malsupro de la panelo Identeco, marku la opcion Disponebla al aliaj uzantoj por permesi aliajn uzantojn uzi la retan konekton.

  7. Premu Apliki por konservi la ŝanĝojn.

Aliaj uzantoj de la komputilo nun povos uzi ĉi tiun konekton sen enigi pliajn detalojn.

Iu ajn uzanto povas ŝanĝi ĉi tiun agordon.