Enigi specialajn signojn
Vi povas enigi kaj vidi milojn da signoj el plej skribtabiloj de la mondo, eĉ tiujn ne trovitajn sur via klavaro. Ĉi tiu paĝo listigas kelkajn malsamajn manierojn kiel vi povas enigi specialajn signojn.
Signoj
La signo-mapan aplikaĵon permesas al vi trovi kaj enigi neordinarajn signojn, inkluzive emojiojn, foliumi signo-kategoriojn aŭ serĉi ŝlosilvortojn.
Vi povas lanĉi Signoj el la superrigardo Agadoj.
Eĥaoj
Enigi eĥaojn
Premu Ctrl+;.
Foliumu la kategoriojn malsupre de la dialogo aŭ komencu tajpi priskribon en la serĉkampo.
Elektu eĥaon por enigi.
Kombinaklavo
Kunmet-klavo estas speciala klavo kiu permesas al vi premi plurajn klavojn vico post vico por akiri specialan signon. Ekzemple, por tajpi la akcentitan literon é, vi povas premi kunmet poste ' poste e.
Klavaroj ne havas specifajn kunmet-klavojn. Anstataŭe, vi povas difini unu el la ekzistantaj klavoj sur via klavaro kiel kunmet-klavo.
Difini kombinaklavon
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.
Klaku Agordoj.
Klaku Klavaro en la flankstrio por malfermi la panelon.
En la sekcio Tajpi Specialajn Signojn, klaku Kombinaklavo.
Ŝaltu la ŝaltilon por la Kombinaklavo.
Marku la markobutonon de la klavo kiun vi volas agordi kiel la Kombinaklavon.
Fermu la dialogon.
Vi povas tajpi multajn oftajn signojn uzante la kombinaklavon, ekzemple:
Premu kunmet poste ' poste litero por meti akutan akĉenton super tiu litero, kiel é.
Premu kunmet poste ` (dorsa apostrofo) poste litero por meti gravan akĉenton super tiu litero, kiel è.
Premu kunmet poste " poste litero por meti umlawton super tiu litero, kiel ë.
Premu kunmet poste - poste litero por meti makronon super tiu litero, kiel ē.
Por pli da kunmet-klavaj sekvencoj, vidu la kunmet-klavan paĝon en Vikipedio.
Kodpunktoj
Vi povas enigi iun ajn Unikoda signon uzante nur vian klavaron per la nombra kodpunkto de la signo. Ĉiu signo estas identigita per kvarsigna kodpunkto. Por trovi la kodpunkton por signo, serĉu ĝin en la aplikaĵo Signoj. La kodpunkto estas la kvar signoj post U+.
Por enigi signon per ĝia kodpunkto, premu Ctrl+Maj+U, poste tajpu la kvar-signan kodon kaj premu Spaco aŭ Enigi. Se vi ofte uzas signojn kiujn vi ne povas facile aliri per aliaj metodoj, vi eble trovos utile memori la kodpunkton por tiuj signoj por ke vi povu enigi ilin rapide.
Klavarsubskemoj
Vi povas fari vian klavaron konduti kiel la klavaro por alia lingvo, sendepende de la literoj presitaj sur la klavoj. Vi eĉ povas facile ŝanĝi inter malsamaj klavar-aranĝoj uzante ikonon en la supra breto. Por lerni kiel, vidu Uzi alternativajn klavarsubskemojn.
Enigmetodoj
Enigmetodo etendas la antaŭajn metodojn permesante enigi signojn ne nur per klavaro sed ankaŭ per iuj ajn enigaparatoj. Ekzemple vi povus enigi signojn per muso uzante gestometodaon, aŭ enigi japanajn signojn uzante latinan klavaron.
Por elekti enigmetodon, dekstre-klaku sur tekstokunion, kaj en la menuo Enigmetodo, elektu enigmetodon kiun vi volas uzi. Neniu defaŭlta enigmetodo estas provizita, do rilatu al la enigmetodaj dokumentaro por vidi kiel uzi ilin.