Trovi perditan dosieron

Se vi kreis aŭ elŝutis dosieron, sed nun vi ne povas trovi ĝin, sekvu ĉi tiujn konsiletojn.

  • Se vi ne memoras kie vi konservis la dosieron, sed vi havas ioman ideon kiel vi nomis ĝin, vi povas serĉi la dosieron laŭ nomo.

  • Se vi ĵus elŝutis la dosieron, via retumilo eble aŭtomate konservis ĝin en oftan dosierujon. Kontrolu la dosierujojn Labortablo kaj Elŝutoj en via hejma dosierujo.

  • Vi eble hazarde forigis la dosieron. Kiam vi forigas dosieron, ĝi estas movita al la rubujo, kie ĝi restas ĝis vi mane malplenigas la rubujon. Vidu Reakiri dosieron el la Rubujo por lerni kiel retrovi forigitan dosieron.

  • Vi eble renomitis la dosieron en maniero kiu igis la dosieron kaŝita. Dosieroj kiuj komenciĝas per . aŭ finiĝas per ~ estas kaŝitaj en la dosieradministranto. Premu la menuklavon en la flankbreto de la fenestro kaj ebligu Montri Kaŝitajn Dosierojn por montri ilin. Vidu Kaŝi dosieron por lerni pli.