Kaŝi dosieron

La dosieradministranto Dosieroj donas al vi la kapablon kaŝi kaj malkaŝi dosierojn laŭ via bontrovo. Kiam dosiero estas kaŝita, ĝi ne estas montrata de la dosieradministranto, sed ĝi ankoraŭ estas tie en ĝia dosierujo.

Por kaŝi dosieron, renomitu ĝin per . ĉe la komenco de ĝia nomo. Ekzemple, por kaŝi dosieron nomatan ekzemplo.txt, vi devus renomiti ĝin al .ekzemplo.txt.

Vi povas kaŝi dosierujojn en la sama maniero kiel vi povas kaŝi dosierojn. Kaŝu dosierujon metante . ĉe la komenco de la nomo de la dosierujo.

Montri ĉiujn kaŝitajn dosierojn

Se vi volas vidi ĉiujn kaŝitajn dosierojn en dosierujo, iru al tiu dosierujo kaj aŭ premu la menuklavon en la flankbreto de la fenestro kaj elektu Montri Kaŝitajn Dosierojn, aŭ premu Ctrl+H. Vi vidos ĉiujn kaŝitajn dosierojn, kune kun regulaj dosieroj kiuj ne estas kaŝitaj.

Por kaŝi ĉi tiujn dosierojn denove, aŭ premu la menuklavon en la flankbreto de la fenestro kaj malŝaltu Montri Kaŝitajn Dosierojn, aŭ premu Ctrl+H denove.

Malkaŝi dosieron

Por malkaŝi dosieron, iru al la dosierujo entenanta la kaŝitan dosieron. Premu la menuklavon en la flankbreto de la fenestro kaj elektu Montri Kaŝitajn Dosierojn, aŭ premu Ctrl+H. Poste, trovu la kaŝitan dosieron kaj renomitu ĝin tiel ke ĝi ne havas . antaŭ ĝia nomo. Ekzemple, por malkaŝi dosieron nomatan .ekzemplo.txt, vi devus renomiti ĝin al ekzemplo.txt.

Post kiam vi renomitis la dosieron, vi povas aŭ premu la menuklavon en la flankbreto de la fenestro kaj malŝaltu Montri Kaŝitajn Dosierojn, aŭ premu Ctrl+H por kaŝi ajnajn aliajn kaŝitajn dosierojn denove.

Defaŭlte, vi nur vidos kaŝitajn dosierojn en la dosieradministranto ĝis vi fermas la dosieradministranton. Por ŝanĝi ĉi tiun agordon tiel ke la dosieradministranto ĉiam montros kaŝitajn dosierojn, vidu Vidaj preferoj en Dosieroj.

Plej kaŝitaj dosieroj havos . ĉe la komenco de ilia nomo, sed aliaj eble havos ~ ĉe la fino de ilia nomo anstataŭe. Ĉi tiuj dosieroj estas sekurkopia dosieroj. Vidu Kio estas dosiero kun ~ ĉe la fino de ĝia nomo? por pli da informoj.