Reakiri dosieron el la Rubujo

Se vi forigas dosieron per la dosieradministranto, la dosiero normale estas metita en la Rubujo, kaj devus povi esti restarigita.

Por restarigi dosieron el la Rubujo:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Dosieroj.

  2. Klaku Dosieroj por malfermi la dosieradministrilon.

  3. Klaku Rubujo en la flankbreto. Se vi ne vidas la flankbreton, premu la butonon Montri Flankbreton en la supra maldekstra angulo de la fenestro.

  4. Se via forigita dosiero estas tie, klaku sur ĝi kaj elektu Restarigi El Rubujo. Ĝi estos restarigita al la dosierujo el kiu ĝi estis forigita.

Se vi forigis la dosieron premante Shift+Forigi , aŭ uzante la komandlinion, la dosiero estas permanente forigita. Dosieroj kiuj estis permanente forigitaj ne povas esti retrovitaj el la Rubujo.

Estas kelkaj retrovaj iloj disponeblaj kiuj foje kapablas retrovi dosierojn kiuj estis permanente forigitaj. Ĉi tiuj iloj estas ĝenerale ne tre facilaj uzi, tamen. Se vi hazarde permanente forigis dosieron, ĝi estas probable plej bone peti konsilon sur subtena forumo por vidi ĉu vi povas retrovi ĝin.