Kio estas Bluetooth-videbleco?

Bluetooth-videbleco rilatas al ĉu aliaj aparatoj povas malkovri vian komputilon dum serĉado de Bluetooth-aparatoj. Kiam Bluetooth estas ŝaltita kaj la panelo Bluetooth estas malfermita, via komputilo anoncos sin al ĉiuj aliaj aparatoj ene de gamo, permesante al ili provi konektiĝi al via komputilo.

Vi povas ŝanĝi la nomon kiun via komputilo montras al aliaj aparatoj.

Post kiam vi konektiĝis al aparato, nek via komputilo nek la aparato bezonas esti videbla por komuniki kun unu la alian.

Aparatoj sen ekrano kutime havas kunligadreĝimon kiu povas esti enirita premante butonon, aŭ kombinon de butonoj dum iom, ĉu kiam ili jam estis ŝaltitaj, aŭ dum ili estas ŝaltataj.

La plej bona maniero eltrovi kiel eniri tiun reĝimon estas konsulti la manlibron de la aparato. Por kelkaj aparatoj, la proceduro eble estas iomete malsama el la kutima.