Kupligaj instrukcioj por specifaj aparatoj

Eĉ se vi sukcesas trovi la manlibron por aparato, ĝi eble ne enhavas sufiĉan informon por fari kunligadon ebla. Jen detaloj por kelkaj oftaj aparatoj.

PlayStation 5 ĝojilegoj

Tenante la butonon Create, premu la butonon PS ĝis la lumstrio blinkas por fari ĝin videbla kaj kunligi ĝin kiel iu ajn alia Bluetooth-aparato.

PlayStation 4 ĝojilegoj

Uzante la kombinon de butonoj PS kaj “Kunhavigi” por kunligi la ĝojpadelon al la konsolilo, ankaŭ povas esti uzata por igi la ĝojpadelon videbla kaj kunligi ĝin kiel iun alian Bluetooth-aparaton.

Tiuj aparatoj ankaŭ povas uzi “kablan-kunligadon”. Enŝovu la ĝojpadelojn tra USB kun la agordoj Bluetooth-Agordoj malfermita, kaj Bluetooth ŝaltita. Vi estos demandita ĉu agordi tiujn ĝojpaelojn sen bezono premi la butonon PS. Malŝtopu ilin kaj premu PS por uzi ilin tra Bluetooth.

PlayStation 3 ĝojilegoj

Tiuj aparatoj uzas “kablan-kunligadon”. Enŝovu la ĝojpaelojn tra USB kun la agordoj Bluetooth-Agordoj malfermita, kaj Bluetooth ŝaltita. Post premado de la butono PS, vi estos demandita ĉu agordi tiujn ĝojpaelojn. Malŝtopu ilin kaj la butono PS por uzi ilin tra Bluetooth.

PlayStation 3 BD Fora Regilo

Tenu la butonojn “Komenci” kaj “Enigi” samtempe dum ĉirkaŭ 5 sekundoj. Vi poste povas elekti la telekomando en la aparatlisto kiel kutime.

Nintendo Wii kaj Wii U Foraj Regiloj

Uzu la ruĝan butonon “Sinkronigi” ene de la bateriskatolo por komenci la kunligan procezon. Aliaj butonkombinajoj ne konservos kunligan informon, do vi devus ĝin refari tute denove baldũ. Ankaŭ notu ke kelka programaro kiel konzol-emuliloj deziros rektan aliron al la telekomandoj, kaj, en tiuj kazoj, vi ne devus agordi ilin en la Bluetooth-panelo. Rilatu al la manlibro de la aplikaĵo por instrukcioj.

ION iCade

Tenu la 4 malsuprajn butonojn kaj la supran blankan butonon por komenci la kunligadprocezon. Kiam la kunligadaj instrukcioj aperas, certigu uzi nur la kardinalajn direktojn por enigi la kodon, sekvitajn de iu ajn el la 2 blankaj butonoj dekstre de la arkadbastono por konfirmi.