Konekti vian komputilon al Bluetooth-aparato
Antaŭ ol vi povas uzi Bluetooth-aparaton kiel muson aŭ kapaŭskaltilo, vi unue devas konekti vian komputilon al la aparato. Ĉi tio ankaŭ estas nomata kunligado de la Bluetooth-aparatoj.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Bluetooth.
Klaku Bluetooth por malfermi la panelon.
Certigu ke Bluetooth estas aktivigita: la ŝaltilo supre devus esti ŝaltita. Kun la panelo malfermita kaj la ŝaltilo ŝaltita, via komputilo komencas serĉi aparatojn.
Faru la alian Bluetooth-aparaton malkovrebla aŭ videbla kaj metu ĝin ene de 5-10 metroj (ĉirkaŭ 16-33 futoj) de via komputilo.
Klaku la aparaton en la listo Aparatoj. La panelo por la aparato malfermiĝos.
-
Se necese, konfirmu la PIN sur via alia aparato. La aparato devus montri al vi la PIN kiun vi vidas sur via komputilekrano. Konfirmu la PIN sur la aparato (vi eble devas klaki Kunligi aŭ Konfirmi), poste klaku Konfirmi sur la komputilo.
Vi devas fini vian enigon ene de ĉirkaŭ 20 sekundoj sur plej multaj aparatoj, aŭ la konekto ne estos kompletita. Se tio okazas, revenu al la aparatlisto kaj rekomencu.
La eniro por la aparato en la listo Aparatoj montros staton Konektita.
Por redakti la aparaton, klaku ĝin en la listo Aparatoj. Vi vidos panelon specifan al la aparato. Ĝi povas montri aldonajn opciojn aplikeblajn al la tipo de aparato al kiu vi konektiĝas.
Fermu la panelon post ŝanĝo de la agordoj.
Kiam unu aŭ pli da Bluetooth-aparatoj estas konektitaj, la Bluetooth-ikono aperas en la sistema statusareo.