Kial aferoj aspektas nebulecaj/pikseliĝintaj sur mia ekrano?

La ekranrezolucio kiu estas agordita eble ne estas la ĝusta por via ekrano. Por solvi ĉi tion:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Ekranoj.

  2. Klaku Ekranoj por malfermi la panelon.

  3. Provu kelkajn el la opcioj de Rezolucio kaj elektu tiun kiu igas la ekranon aspekti pli bone.

Kiam pluraj ekranoj estas konektitaj

Se vi havas du ekranojn konektitaj al la komputilo (ekzemple, normala ekrano kaj projekciisto), la ekranoj eble havas malsamajn optimumajn, aŭ indiĝenajn, rezoluciojn.

Uzante la reĝimon Speguli, vi povas montri la samon sur du ekranoj. Ambaŭ ekranoj uzas la saman rezolucion, kiu eble ne kongruas kun la indiĝena rezolucio de iu ajn ekrano, do la akreco de la bildo eble suferas sur ambaŭ ekranoj.

Uzante la reĝimon Kunigi Ekranojn, la rezolucio de ĉiu ekrano povas esti agordita sendepende, do ili ambaŭ povas esti agordita al sia indiĝena rezolucio.