Konekti alian ekranon al via komputilo
Agordi kroman ekranon
Por agordi aldona ekranon, konektu la ekranon al via komputilo. Se via sistemo ne rekonas ĝin tuj, aŭ vi ŝatus ĝusti la agordojn:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Ekranoj.
Klaku Ekranoj por malfermi la panelon.
-
En la diagrama ekranaranĝo, trenu viajn ekranojn al la relativaj pozicioj kiujn vi volas.
La nombroj sur la diagramo estas montrataj supre-maldekstre de ĉiu ekrano kiam la panelo Ekranoj estas aktiva.
-
Klaku Ĉefekrano por elekti vian ĉefekranon.
La ĉefa ekrano estas tiu kun la supera breto, kaj kie la superrigardo Agadoj estas montrata.
Klaku sur ĉiun ekranon en la listo kaj elektu la orientadon, rezolucion aŭ skalon, kaj refreŝigfrekvencon.
Klaku Apliki. La novaj agordoj estos aplikitaj dum 20 sekundoj antaŭ revertado. Tiel, se vi ne povas vidi ion ajn kun la novaj agordoj, viaj malnovaj agordoj estos aŭtomate restarigitaj. Se vi estas kontenta kun la novaj agordoj, klaku Konservi Ŝanĝojn.
Ekranreĝimoj
Kun du ekranoj, ĉi tiuj ekranreĝimoj estas disponeblaj:
Kunigi Ekranojn: ekranrandoj estas kunigitaj por ke aferoj povu transiri de unu ekrano al alia.
Speguli: la sama enhavo estas montrata sur du ekranoj, kun la sama rezolucio kaj orientado por ambaŭ.
Kiam nur unu ekrano estas bezonata, ekzemple, ekstera ekrano konektita al dokita tekokomputilo kun la kovrilo fermita, la alia ekrano povas esti malŝaltita. En la listo, klaku sur la ekranon kiun vi volas malaktivigi, kaj ŝaltu la ŝaltilon al malŝaltita.
Aldoni pli ol unu ekranon
Kun pli ol du ekranoj, Kunigi Ekranojn estas la sola disponebla reĝimo.
Premu la butonon por la ekrano kiun vi volas agordi.
Trenu la ekranojn al la dezirataj relativaj pozicioj.