Ŝanĝi la ŝildon de la ŝlosila ekrano

La ŝildo de la ŝlosila ekrano estas la ekrano, kiu rapide glitas malsupren kiam la sistemo estas ŝlosita. La fono de la ŝildo de la ŝlosila ekrano estas kontrolata per la GSettings-ŝlosilo org.gnome.desktop.screensaver.picture-uri. Ĉar GDM uzas propran dconf-profilon, vi povas agordi la defaŭltan fonon ŝanĝante la agordojn en tiu profilo.

Agordi la ŝlosilon org.gnome.desktop.screensaver.picture-uri

  1. Kreu la profilon gdm, kiu enhavas la jenajn liniojn:

    /etc/dconf/profile/gdm

    user-db:user
    system-db:gdm
    file-db:/usr/share/gdm/greeter-dconf-defaults

    gdm estas la nomo de dconf datumbazo.

  2. Kreu gdm-datumbazon por tutsistemaj agordoj en /etc/dconf/db/gdm.d/01-screensaver:

    [org/gnome/desktop/screensaver]
    picture-uri='file:///opt/corp/background.jpg'

    Anstataŭigu /opt/corp/background.jpg per la vojo al la bilddosiero, kiun vi volas uzi kiel fonon de la ŝlosila ekrano.

    Subtenataj formatoj estas PNG, JPG, JPEG kaj TGA. La bildo estos skalita se necese por adaptiĝi al la ekrano.

  3. Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:

    # dconf update
  4. Vi devas elsaluti antaŭ ol la tutsistemaj agordoj efektiviĝos.

La venontan fojon, kiam vi ŝlosos la ekranon, la nova ŝildo de la ŝlosila ekrano aperos en la fono. En la malfono estos montrataj la horo, dato kaj aktuala semajntago.

Kion fari se la fono ne ĝisdatiĝas?

Certigu, ke vi rulis la komandon dconf update por ĝisdatigi la sistemajn datumbazojn.

Se la fono ne ĝisdatiĝas, provu restartigi GDM.