Agordi defaŭltajn preferatajn aplikaĵojn

Preferataj aplikaĵoj estas tiuj videblaj sur la GNOME Shell dash. Vi povas uzi dconf por agordi preferatajn aplikaĵojn por unu uzanto, aŭ por agordi la samajn preferatajn aplikaĵojn por ĉiuj uzantoj. En ambaŭ kazoj, vi devas unue redakti la profilon dconf trovatan en /etc/dconf/profile/user.

Agordi malsamajn preferatajn aplikaĵojn por malsamaj uzantoj

Vi povas agordi la defaŭltajn preferatajn aplikaĵojn por ĉiu uzanto per modifado de ilia uzanta datumbazo per gsettings. La jena ekzempla komando agordas Tekstredaktilon, Terminalon kaj Dosierojn (nautilus) kiel defaŭltajn preferatajn por uzanto.

Enhavo de /etc/dconf/profile/user:

# Ĉi tiu linio permesas al la uzanto poste ŝanĝi la defaŭltajn preferataĵojn
user-db:user

Agordu Tekstredaktilon, Terminalon kaj Dosierojn kiel defaŭltajn preferataĵojn:

# gsettings set org.gnome.shell favorite-apps "['org.gnome.TextEditor.desktop', 'org.gnome.Terminal.desktop', 'org.gnome.Nautilus.desktop']"

Vi ankaŭ povas ŝlosi la suprajn agordojn por malebligi, ke uzantoj ŝanĝu ilin.

Agordu la samajn preferatajn aplikaĵojn por ĉiuj uzantoj

Por havi la samajn preferatajn aplikaĵojn por ĉiuj uzantoj, vi devas modifi sistemajn datumbazajn dosierojn per dconf-ŝlosildosieroj. La jenaj paŝoj redaktas la profilon dconf kaj poste kreas ŝlosildosieron por agordi defaŭltajn preferatajn aplikaĵojn por ĉiuj uzantoj en la local-agorda datumbazo.

Agordi la preferatajn aplikaĵojn

  1. Kreu la profilon user, kiu enhavas la jenajn liniojn:

    /etc/dconf/profile/user

    user-db:user
    system-db:local

    local estas la nomo de dconf datumbazo.

  2. Create the directory /etc/dconf/db/local.d/ if it does not already exist.

  3. Kreu la ŝlosildosieron /etc/dconf/db/local.d/00-favorite-apps por provizi informojn por la local-datumbazo.

    Enhavo de /etc/dconf/db/local.d/00-favorite-apps:

    # Fragmento agordas gedit, terminalon kaj nautilus kiel defaŭltajn preferataĵojn por ĉiuj uzantoj
    [org/gnome/shell]
    favorite-apps = ['gedit.desktop', 'gnome-terminal.desktop', 'nautilus.desktop']
  4. Por malebligi, ke la uzanto anstataŭigu tiujn agordojn, kreu la dosieron /etc/dconf/db/local.d/locks/favorite-apps kun la jena enhavo:

    /etc/dconf/db/local.d/locks/favorite-apps

    # Ŝlosi defaŭltajn preferatajn aplikaĵojn
    /org/gnome/shell/favorite-apps
  5. Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:

    # dconf update
  6. Uzantoj devas elsaluti kaj denove ensaluti antaŭ ol la tutsistemaj agordoj efektiviĝas.