Aktivigi foran aliron per Sekura Ŝelo (SSH)

Vi devas havi OpenSSH Servilo instalitan sur via komputilo por ŝanĝi ĉi tiun agordon.

Vi povas permesi foran ensaluton al via komputilo de alia aparato sur la reto tra Sekura Ŝelo (SSH). Agordu Sekuran Ŝelon por permesi foran ensaluton.

Vi bezonas administrantajn privilegiojn por agordi Sekuran Ŝelon.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Klaku Sistemo por malfermi la panelon.

  3. Klaku Sekura Ŝelo.

  4. Ŝaltu la ŝaltilon Sekura Ŝelo al aktiva. Ĉi tio aktivigas foran aliron al ĉi tiu komputilo tra Sekura Ŝelo (SSH). Personoj konektitaj al via reto povos provi ensaluti al via komputilo.

    SSH-Ensaluta Komando estas montrata per kiu vi povas konekti al via komputilo tra la reto. Ĉi tiu komando uzas vian agorditan aparatnomon.