Kunhavigi vian muzikon, fotojn kaj videojn

Vi povas foliumi, serĉi kaj ludi la amaskomunikilojn sur via komputilo uzante UPnPDLNA-ebligitan aparaton kiel telefono, televido aŭ ludkonsolo. Agordu Amaskomunikila Kunhavigado por permesi ĉi tiujn aparatojn aliri la dosierujojn enhavantajn vian muzikon, fotojn kaj videojn.

Vi devas havi la pakaĵon Rygel instalitan por ke Amaskomunikilara Kunhavigo estu videbla.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Kunhavigado.

  2. Klaku Kunhavigo por malfermi la panelon.

  3. Se la teksto sub Aparatnomo permesas vin redakti ĝin, vi povas ŝanĝi la nomon kiun via komputilo montras sur la reto.

  4. Elektu Amaskomunikilara Kunhavigo.

  5. Ŝaltu la ŝaltilon Amaskomunikilara Kunhavigo.

  6. Defaŭlte, Muziko, Bildoj kaj Videoj estas kunhavigitaj. Por forigi unu el ĉi tiuj, klaku × apud la dosieruja nomo.

  7. Por aldoni alian dosierujon, klaku + por malfermi la fenestron Elekti dosierujon. Navigi en la deziratan dosierujon kaj klaku Malfermi.

  8. Fermu la dialogon Amaskomunikila Kunhavigado. Vi nun povos foliumi aŭ ludi amaskomunikilojn en la dosierujoj kiujn vi elektis uzante la eksteran aparaton.

Retoj

La sekcio Retoj listigas la retojn al kiuj vi estas nuntempe konektita. Uzu la ŝaltilon apud ĉiu por elekti kie viaj amaskomunikiloj povas esti kunhavigitaj.