Ŝanĝi kiun lingvon vi uzas
Vi povas uzi vian labortablon kaj aplikaĵojn en iu ajn el dekoj da lingvoj, kondiĉe ke vi havas la taŭgajn lingvo-pakojn instalitajn sur via komputilo.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.
Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.
Elektu Regiono kaj Lingvo por malfermi la panelon.
En la sekcio Via Konto, klaku Lingvo.
Elektu vian dezirata regionon kaj lingvon. Se via regiono kaj lingvo ne estas listigita, klaku
ĉe la malsupro de la listo por elekti el ĉiuj disponeblaj regionoj kaj lingvoj.
Klaku Elekti por konservi.
Via sesio bezonas esti restartigita por ke ŝanĝoj efektiviĝu. Aŭ klaku Restarti…, aŭ mane re-ensaluti poste.
Kelkaj tradukoj eble estas nekompletaj, kaj certaj aplikaĵoj eble ne subtenas vian lingvon entute. Iu ajn ne-tradukita teksto aperos en la lingvo en kiu la programaro origine estis evoluigita, kutime Usona Angla.
Estas kelkaj specialaj dosierujoj en via hejma dosierujo kie aplikaĵoj povas stoki aferojn kiel muziko, bildoj, kaj dokumentoj. Ĉi tiuj dosierujoj uzas normajn nomojn laŭ via lingvo. Kiam vi re-ensalutos, vi estos demandita ĉu vi volas renomi ĉi tiujn dosierujojn al la normaj nomoj por via elektita lingvo. Se vi planas uzi la novan lingvon ĉiam, vi devus ĝisdatigi la dosieruja nomojn.
Se estas pluraj uzantaj kontoj sur via sistemo, estas aparta sekcio por la Ensalutekrano en la panelo Regiono & Lingvo.