Ŝanĝi datajn kaj mezuradajn formatojn

Vi povas kontroli la formatojn kiuj estas uzataj por datoj, tempoj, nombroj, valuto, kaj mezurado por kongrui kun la lokaj kutimoj de via regiono.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Regiono kaj Lingvo por malfermi la panelon.

  4. En la sekcio Via Konto, klaku Formatoj.

  5. Sub Oftaj Formatoj, elektu la regionon kaj lingvon kiu plej proksime kongruas kun la formatoj kiujn vi deziras uzi.

  6. Klaku Farita por konservi.

  7. Via sesio bezonas esti restartigita por ke ŝanĝoj efektiviĝu. Aŭ klaku Restarti…, aŭ mane re-ensaluti poste.

Post kiam vi elektis regionon, la areo dekstre de la listo montras diversajn ekzemplojn de kiel datoj kaj aliaj valoroj estas montrataj. Kvankam ne montrita en la ekzemploj, via regiono ankaŭ kontrolas la ekskomencan tagon de la semajno en kalendaroj.

Se estas pluraj uzantaj kontoj sur via sistemo, estas aparta sekcio por la Ensalutekrano en la panelo Regiono & Lingvo.