La taksita baterio-vivdaŭro estas malĝusta

Kiam vi kontrolas la restan baterivon, vi eble trovas ke la restanta tempo kiun ĝi raportas estas malsama al kiom longe la baterio efektive daŭras. Ĉi tio estas ĉar la kvanto de restanta baterivivo povas nur esti estimita. Normale, la estimoj pliboniĝas laŭ tempo.

Por estimi la restan baterivon, kelkaj faktoroj devas esti konsiderataj. Unu estas la kvanto de povo nuntempe uzata de la komputilo: povkonsumo varias depende de kiom da programoj vi havas malfermita, kiuj aparatoj estas ŝtopitaj en, kaj ĉu vi prizorgas iajn intensajn taskojn (kiel rigardante altdifina video aŭ konvertante muzikdosierojn, ekzemple). Ĉi tio ŝanĝiĝas de momento al momento, kaj estas malfacile antaŭdiri.

Alia faktoro estas kiel la baterio malŝarĝiĝas. Kelkaj baterioj perdas ŝarĝon pli rapide ju pli malplena ili iĝas. Sen preciza scio pri kiel la baterio malŝarĝiĝas, nur malĝusta estimado de restanta baterivivo povas esti farita.

Dum la baterio malŝarĝiĝas, la povaministranto elkapilos siajn malŝarĝajn proprietaĵojn kaj lernos kiel fari pli bonajn estimojn de baterivivo. Ili neniam estos tute precizaj, tamen.

Se vi ricevas tute ridindajn baterivivo-estimojn (diru, centojn de tagoj), la povaministranto verŝajne mankas kelkajn el la datumoj kiujn ĝi bezonas por fari saĝan estimon.

Se vi malŝtopas la povon kaj funkcias la tekkomputilon per baterio dum iom da tempo, poste ŝtopas ĝin en kaj lasas ĝin re-ŝarĝi, la povaministranto devus povi akiri la datumojn kiujn ĝi bezonas.