Kial mi havas malpli da baterio-vivdaŭro ol mi havis sur Vindozo/Mac OS?
Kelkaj komputiloj ŝajnas havi pli mallongan baterivon kiam funkcionas sur Linukso ol kiam funkcionas sur Vindozo aŭ Mac OS. Unu kialo por ĉi tio estas ke komputilaj vendistoj instalas specialan programaron por Vindozo/Mac OS kiu optimumigas diversajn aparataro/programar-agordojn por donita modelo de komputilo. Ĉi tiuj ĝustigoj estas ofte tre specifaj, kaj eble ne estas dokumentitaj, do inkluzivado de ili en Linukso estas malfacila.
Bedaŭrinde, ne estas facila maniero por apliki ĉi tiujn ĝustigojn vi mem sen scii ekzakte kio ili estas. Vi eble trovas ke uzado de kelkaj energi-ŝparaj metodoj helpas, tamen. Se via komputilo havas variabla-rapidan procesoron, vi eble trovas ke ŝanĝo de ĝiaj agordoj ankaŭ estas utila.
Alia ebla kialo por la malkongrueco estas ke la metodo de estimado de baterivivo estas malsama sur Vindozo/Mac OS ol sur Linukso. La fakta baterivivo povus esti ekzakte la sama, sed la malsamaj metodoj donas malsamajn estimojn.