Sendrata reta problemsolvilo
Certigu ke funkciaj aparataj perantaroj estas instalitaj
En ĉi tiu paŝo vi povas kontroli ĉu vi povas akiri funkciajn aparato-pelilojn por via sendrata adaptilo. Aparato-pelilo estas peco de programaro kiu diras al la komputilo kiel igi aparataron funkcii ĝuste. Eĉ kvankam la sendrata adaptilo estis rekognita de la komputilo, ĝi eble ne havas pelilojn kiuj funkcias tre bone. Vi eble povas trovi malsamajn pelilojn por la sendrata adaptilo kiuj funkcias. Provu kelkajn el la opcioj sube:
-
Kontrolu ĉu via sendrata adaptilo estas sur listo de subtenataj aparatoj.
Plej Linuksaj distribuoj konservas liston de sendrataj aparatoj kiujn ili subtenas. Foje, ĉi tiuj listoj provizas ekstra informon pri kiel igi la pelilojn por certaj adaptiloj funkci ĝuste. Iru al la listo por via distribuo (ekzemple, Ubuntu, Arch, Fedora aŭ openSUSE) kaj vidu ĉu via fabrikisto kaj modelo de sendrata adaptilo estas listigita. Vi eble povas uzi iom da informo tie por igi viajn sendratajn pelilojn funkciaj.
-
Serĉu restriktitajn (binarajn) perantarojn.
Multaj Linuksaj distribuoj venas nur kun aparato-peliloj kiuj estas liberaj kaj malfermitkodaj. Ĉi tio estas ĉar ili ne povas distribui pelilojn kiuj estas propraĵaj, aŭ fermit-kodaj. Se la ĝusta pelilo por via sendrata adaptilo estas disponebla nur en ne-libera, aŭ "nur-binara" versio, ĝi eble ne estas instalita defaŭlte. Se ĉi tio estas la kazo, serĉu en la ttt-ejo de la fabrikisto de la sendrata adaptilo por vidi ĉu ili havas iajn Linuksajn pelilojn.
Kelkaj Linuksaj distribuoj havas ilon kiu povas elŝuti limigitajn pelilojn por vi. Se via distribuo havas unu el ĉi tiuj, uzu ĝin por vidi ĉu ĝi povas trovi iajn sendratajn pelilojn por vi.
-
Uzu la Vindozajn perantarojn por via adaptilo.
Ĝenerale, vi ne povas uzi aparato-pelilon dezajnitan por unu operaciumo (kiel Vindozo) sur alia operaciumo (kiel Linukso). Ĉi tio estas ĉar ili havas malsamajn manierojn de pritraktado de aparatoj. Por sendrataj adaptiloj, tamen, vi povas instali taŭgiga tavolo nomata NDISwrapper kiu permesas al vi uzi kelkajn Vindozajn sendratajn pelilojn sur Linukso. Ĉi tio estas utila ĉar sendrataj adaptiloj preskaŭ ĉiam havas Vindozajn pelilojn disponeblaj por ili, dum Linuksaj peliloj foje ne estas disponeblaj. Vi povas lerni pli pri kiel uzi NDISwrapper ĉi tie. Notu ke ne ĉiuj sendrataj peliloj povas esti uzataj tra NDISwrapper.
Se neniu el ĉi tiuj opcioj funkcias, vi eble volas provi malsaman sendrata adaptilo por vidi ĉu vi povas igi tion funkcian. USB-sendrataj adaptiloj estas ofte sufiĉe malmultekostaj, kaj estos ŝtopita en ajna komputilo. Vi devus kontroli ke la adaptilo estas kongrua kun via Linuksa distribuo antaŭ aĉeti ĝin, tamen.