Mi ne povas vidi mian sendrata reton en la listo

Estas kelkaj kialoj kial vi eble ne povas vidi vian sendrata reton en la listo de disponeblaj retoj de la sistema menuo.

  • Se neniuj retoj estas montrataj en la listo, via sendrat-aparataro povus esti malŝaltita, aŭ ĝi eble ne funkcias ĝuste. Certigu ke ĝi estas ŝaltita.

  • Vi povus esti ekster distanco de la reto. Provu moviĝi pli proksimen al la sendrata baza stacio/enkursigilo kaj vidu ĉu la reto aperas en la listo post momento.

  • La listo de sendrataj retoj prenas tempon por ĝisdatiĝi. Se vi ĵus ŝaltis vian komputilon aŭ moviĝis al malsama loko, atendu dum minuto aŭ tiel kaj poste kontrolu ĉu la reto aperis en la listo.

  • La reto povus esti kaŝita. Vi bezonas konekti en malsama maniero se ĝi estas kaŝita reto.