Klaki, treni aŭ rulumi per tuŝpanelo
Vi povas klaki, duoble klaki, treni kaj rulumi uzante nur vian tuŝtabulon, sen separataj aparataraj butonojn.
Tuŝpanelaj gestoj estas kovritaj aparte.
Sekundara klako
Vi povas personecigi la sekunkaran klakan (dekstran klakon) agon de via tuŝpanelo.
Dufingrua Puŝo: Puŝu ie ajn per 2 fingroj.
Angula Puŝo: Puŝu per unu fingro en la angulo.
Elektu Sekundaran Klakan Metodon
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Muso & Tuŝtabulo.
Klaku Muso kaj Tuŝpanelo por malfermi la panelon.
Klaku Tuŝpanelo en la supera strio.
En la sekcio Klakado, elektu la preferatan klakan metodon.
Frapi por klaki
Vi povas frapi vian tuŝpanelon por klaki anstataŭ uzi butonon.
Por klaki, frapu sur la tuŝpanelon.
Por duobloklaki, frapu dufoje.
Por treni eron, duoble frapu sed ne levu vian fingron post la dua frapo. Trenu la eron kie vi volas ĝin, poste levu vian fingron por lasi.
Se via tuŝtabulo subtenas multifingrajn frapojn, dekstre klaku frapante per du fingroj samtempe. Alie, vi ankoraŭ bezonas uzi aparatarajn butonojn por dekstre klaki. Vidu Simuli dekstran musoklakon por metodo de dekstra klakadon sen dua musbutono.
Se via tuŝtabulo subtenas multifingrajn frapojn, meze klaku frapante per tri fingroj samtempe.
Kiam frapas aŭ trenas per pluraj fingroj, certigu ke viaj fingroj estas disigitaj sufiĉe. Se viaj fingroj estas tro proksimaj, via komputilo eble penses ke ili estas unu fingro.
Aktivigi Frapon por Klaki
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Muso & Tuŝtabulo.
Klaku Muso kaj Tuŝpanelo por malfermi la panelon.
-
En la sekcio Tuŝpanelo, certigu ke la ŝaltilo Tuŝpanelo estas ŝaltita.
La sekcio Tuŝpanelo aperas nur se via sistemo havas tuŝpanelon.
Ŝaltu la ŝaltilon Frapo por Klaki.
Dufingrua rulumado
Vi povas rulumi per via tuŝpanelo uzante du fingrojn.
Kiam ĉi tio estas elektita, frapado kaj trenado per unu fingro funkcios normale, sed se vi trenas du fingrojn tra iu ajn parto de la tuŝtabulo, ĝi rulumigos anstataŭe. Movu viajn fingrojn inter la supro kaj malsupro de via tuŝtabulo por rulumi supren kaj malsupren, aŭ movu viajn fingrojn trans la tuŝtabulo por rulumi flanken. Estu singarda disdoni viajn fingrojn iomete. Se viajn fingroj estas tro proksimaj, ili nur aspektas kiel unu granda fingro al via tuŝtabulo.
Dufingrua rulumado eble ne funkcias sur ĉiuj tuŝpaneloj.
Aktivigi Dufingruan Rulumado
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Muso & Tuŝtabulo.
Klaku Muso kaj Tuŝpanelo por malfermi la panelon.
En la sekcio Tuŝpanelo, certigu ke la ŝaltilo Tuŝpanelo estas ŝaltita.
Ŝaltu la ŝaltilon Dufingrua Rulumado.
Randa rulumado
Uzu randam rulumado se vi volas rulumi per nur unu fingro.
La specifoj de via tuŝtabulo devus doni la precizan lokon de la sentiloj por randa rulumado. Kutime, la vertikala ruluma sentilo estas sur la dekstra flanko de tuŝtabulo. La horizontala sentilo estas sur la malsupra rando de la tuŝtabulo.
Por rulumi vertikale, trenu vian fingron supren kaj malsupren laŭ la dekstra rando de la tuŝtabulo. Por rulumi horizontale, trenu vian fingron trans la malsupra rando de la tuŝtabulo.
Randa rulumado eble ne funkcias sur ĉiuj tuŝpaneloj.
Aktivigi Randan Rulumado
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Muso & Tuŝtabulo.
Klaku Muso kaj Tuŝpanelo por malfermi la panelon.
En la sekcio Tuŝpanelo, certigu ke la ŝaltilo Tuŝpanelo estas ŝaltita.
Ŝaltu la ŝaltilon Randa Rulumado.
Natura rulumado
Vi povas treni enhavon kvazaŭ glitante fizikan paperpeceton per la tuŝpanelo.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Muso & Tuŝtabulo.
Klaku Muso kaj Tuŝpanelo por malfermi la panelon.
En la sekcio Tuŝpanelo, certigu ke la ŝaltilo Tuŝpanelo estas ŝaltita.
Ŝaltu la ŝaltilon Natura Rulumado.
Ĉi tiu funkcio estas ankaŭ konata kiel Inversa Rulumado.