Kunhavigi dosierojn per retpoŝto

Vi povas facile kunhavigi dosierojn kun viaj kontaktoj per retpoŝto rekte el la dosieradministrilo.

Antaŭ ol vi komencas, certigu ke EvolutionGeary estas instalita sur via komputilo, kaj via retpoŝtkonto estas agordita.

Por kunhavigi dosieron per retpoŝto:

  1. Malfermu la aplikaĵon Dosieroj el la superrigardo Agadoj.

  2. Lokalizu la dosieron kiun vi volas transdoni.

  3. Dekstre-klaku la dosieron kaj elektu Sendi al…. Retpoŝta verkofenestro aperos kun la dosiero aldonita.

  4. Klaku Al por elekti kontakton, aŭ enigu retpoŝtadreson kie vi volas sendi la dosieron. Plenumu la Temon kaj la korpon de la mesaĝo laŭ bezono kaj klaku Sendi.

Vi povas sendi plurajn dosierojn samtempe. Elektu plurajn dosierojn tenante Ctrl dum klakado de la dosieroj, poste dekstre-klaku iun ajn elektitan dosieron.