Sendi dosierojn al Bluetooth-aparato
Vi povas sendi dosierojn al konektitaj Bluetooth-aparatoj, kiel kelkaj movebla telefonoj aŭ aliaj komputiloj. Kelkaj tipoj de aparatoj ne permesas la transdono de dosieroj, aŭ specifaj tipoj de dosieroj. Vi povas sendi dosierojn uzante la Bluetooth-agordajn fenestron.
Sendi Dosierojn ne funkcias sur nesubtenataj aparatoj kiel iPhone-oj.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Bluetooth.
Klaku Bluetooth por malfermi la panelon.
Certigu ke Bluetooth estas aktivigita: la ŝaltilo en la titolstrio estu ŝaltita.
-
En la listo Aparatoj, elektu la aparaton al kiu sendi la dosierojn. Se la dezirata aparato ne estas montrata kiel Konektita en la listo, vi devas konektiĝi al ĝi.
Aperas panelo specifa al la ekstera aparato.
Klaku Sendi Dosierojn… kaj aperos la dosierelektilo.
-
Elektu la dosieron kiun vi volas sendi kaj klaku Elekti.
Por sendi pli ol unu dosieron en dosierujo, tenu Ctrl dum vi elektas ĉiun dosieron.
La posedanto de la riceva aparato kutime devas premi butonon por akcepti la dosieron. La dialogo Bluetooth Dosiera Transdono montros la progresostrion. Klaku Fermi kiam la transdono estas kompleta.