Renomi plurajn dosierojn

Dosieroj povas esti uzata por ŝanĝi la nomojn de grupo de dosieroj. Vi povas Renomiti uzante ŝablononTrovi kaj anstataŭigi tekston.

Por renomi per ŝablono:

  1. Elektu du aŭ pli da dosieroj en Dosieroj.

  2. Premu F2 aŭ dekstre-klaku sur la elekton kaj elektu Renomiti. La fenestro Renomiti malfermiĝas.

  3. Certigu ke Renomi per ŝablono estas elektita.

    La nomkampo enhavas "[Originala dosiernomo]" kiel loktenilon. Ĝi povas esti forigita aŭ aldonita reen el la menuo + Aldoni.

    Klaku antaŭ aŭ post "[Originala dosiernomo]" por aldoni literojn, vortojn aŭ nombrojn por krei la ŝablonon kiun vi volas.

    Certaj signoj devus esti evititaj sur kelkaj aparatoj.

    Por nombri la dosierojn sinsekve, klaku + Aldoni por elekti la nombron de ciferoj en la numero kiun vi volas aldoni aŭtomate. Se vi renomitas 10 aŭ pli da dosieroj sed malpli ol 100, elektu du ciferojn (01, 02, 03, 04). Elektu tri (001, 002, 003, 004) se vi havas pli ol 99 dosierojn por renomiti.

    La antaŭvida listo montros la aktualajn dosieronomojn maldekstre kaj la rezultajn dosieronomojn dekstre.

  4. Klaku la butonon Renomiti por apliki la ŝablonon kiun vi kreis, kaj la dosieroj estos renomitaj.

Kiam vi renomitas dosieron, nur la unua parto de la nomo de la dosiero estas elektita, ne la dosiersufikso (la parto post la lasta .). La sufikso normale indikas kiu tipo de dosiero ĝi estas (ekzemple, dosiero.pdf estas PDF-dokumento), kaj vi kutime ne volas ŝanĝi tion. Se vi bezonas ŝanĝi la sufikson ankaŭ, elektu la tutan dosiernomu kaj ŝanĝu ĝin.

Por renomi per serĉado kaj anstataŭigo de teksto:

  1. Elektu du aŭ pli da dosieroj en Dosieroj.

  2. Premu F2 aŭ dekstroklaku la elekton kaj elektu Renomi.

  3. Elektu Serĉi kaj anstataŭigi tekston.

  4. Por Ekzistanta Teksto tajpu la tekston por anstataŭigi. Por Anstataŭigi Per, tajpu la novan tekston. La antaŭvida listo montros la aktualajn dosieronomojn maldekstre kaj la rezultajn dosieronomojn dekstre.

  5. Klaku la butonon Renomiti por akcepti la anstataŭigon en la antaŭvido, kaj la dosieroj estos renomitaj.

Se vi renomitis la malĝustan dosieron, aŭ nomis vian dosieron malĝuste, vi povas malfari la renomado. Por revertigi la agon, tuj klaku la menuklavon en la flankbreto kaj elektu Malfari Renomado, aŭ premu Ctrl+Z, por restarigi la antaŭan nomon.