Forigi dosierojn kaj dosierujojn

Se vi ne volas dosieron aŭ dosierujon plu, vi povas forigi ĝin. Kiam vi forigas eron ĝi estas movita al la Rubujo, kie ĝi estas stokita ĝis vi malplenigas la rubujon. Vi povas restarigi erojn en la Rubujo al ilia originala loko se vi decidas ke vi bezonas ilin, aŭ se ili estis hazarde forigitaj.

Por sendi dosieron al la rubujo:

  1. Elektu la eron kiun vi volas meti en la rubujon klakante ĝin unu fojon.

  2. Premu Forigi sur via klavaro. Alternative, trenu la eron al la Rubujo en la flankbreto.

La dosiero estos movita al la rubujo, kaj vi estos prezentita kun opcio por Malfari la forigon. La butono Malfari aperōs dum kelkaj sekundoj. Se vi elektas Malfari, la dosiero estos restarigita al ĝia originala loko.

Por forigi dosierojn permanente, kaj liberigi diskospacon sur via komputilo, vi devas malplenigi la rubujon. Por malplenigi la rubujon, dekstre-klaku Rubujo en la flankbreto kaj elektu Malplenigi Rubujon.

Konstante forigi dosieron

Vi povas tuj konstante forigi dosieron, sen devi sendi ĝin al la rubujo unue.

Por konstante forigi dosieron:

  1. Elektu la eron kiun vi volas forigi.

  2. Premu kaj tenu la klavon Shift, poste premu la klavon Delete sur via klavaro.

  3. Ĉar vi ne povas malfari ĉi tion, vi estos demandita por konfirmi ke vi volas forigi la dosieron aŭ dosierujon.

Forigitaj dosieroj sur forigebla aparato eble ne estas videblaj sur aliaj operaciumoj, kiel Vindozo aŭ Mac OS. La dosieroj ankoraŭ estas tie, kaj estos disponeblaj kiam vi enŝovas la aparaton denove al via komputilo.