Kio estas dosiero kun ~ ĉe la fino de ĝia nomo?
Dosieroj kun ~ ĉe la fino de iliaj nomoj (ekzemple, ekzemplo.txt~) estas aŭtomate kreitaj sekurkopiaĵoj de dokumentoj redaktitaj en la tekstredaktilo gedit aŭ aliaj aplikaĵoj. Estas sekure forigi ilin, sed estas neniu damaĝo lasi ilin sur via komputilo.
Ĉi tiuj dosieroj estas kaŝitaj defaŭlte. Se vi vidas ilin, tio estas ĉar vi aŭ elektis Montri Kaŝitajn Dosierojn (en la ĉefa menuo de la flankbreto de Dosieroj) aŭ premis Ctrl+H. Vi povas kaŝi ilin denove ripetante iun ajn el ĉi tiuj paŝoj.
Ĉi tiuj dosieroj estas traktataj en la sama maniero kiel normalaj kaŝitaj dosieroj. Vidu Kaŝi dosieron por konsiloj pri traktado de kaŝitaj dosieroj.