Agordi ekranlumecon
Depende de via aparataro, vi povas ŝanĝi la helicon de via ekrano por ŝpari energion aŭ por fari la ekranon pli legeblan en hela lumo.
Por ŝanĝi la helicon de via ekrano, klaku la sisteman menuon sur la dekstra flanko de la supera breto kaj ĝustu la glitbareton de ekranhelio al la valoro kiun vi volas uzi. La ŝanĝo devus efektiviĝi tuj.
Multaj tekokomputilaj klavaroj havas specialajn klavojn por ĝusti la helicon. Ĉi tiuj ofte havas bildon kiu similas al la suno. Tenu la klavon Fn por uzi ĉi tiujn klavojn.
Se via komputilo havas integritan lum-sentilan, la ekranhelio aŭtomate estos ĝustita por vi. Por pli da informoj, vidu Aktivigi aŭtomatan lumecon.
Se eblas agordi la helicon de via ekrano, vi ankaŭ povas igi la ekranon malheliĝi aŭtomate por ŝpari energion. Por pli da informoj, vidu Kial mia ekrano mallumiĝas post iom da tempo?.