Agordi la kontraston
Vi povas ĝustigi la kontraston de fenestroj kaj butonoj por ke ili estu pli facile videblaj. Ĉi tio ne estas la sama kiel ŝanĝi la brilon de la tuta ekrano; nur partoj de la uzantinterfaco ŝanĝiĝos.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Vidado por malfermi ĝin.
Ŝaltu la ŝaltilon Alta Kontrasto.
Rapide ŝalti kaj malŝalti altan kontraston
Vi povas ŝalti kaj malŝalti altan kontraston klakante la alireblecikon sur la supera strio kaj elektante Alta Kontrasto.