Malkonekti Bluetooth-aparaton

Se vi ne volas plu esti konektita al Bluetooth-aparato, vi povas forigi la konekton. Ĉi tio estas utila se vi ne plu volas uzi aparaton kiel muson aŭ kapaŭskaltilo, aŭ se vi ne plu volas transdoni dosierojn al aŭ el aparato.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Bluetooth.

  2. Klaku Bluetooth por malfermi la panelon.

  3. Elektu la aparaton kiun vi volas malkonekti el la listo.

  4. En la aparata dialogkesto, malŝaltu la ŝaltilon Konekto, aŭ por forigi la aparaton el la listo Aparatoj, klaku Forigi Aparaton.

Vi povas rekonekti Bluetooth-aparaton poste se vi volas.