Kiel krei rezervkopion

La plej facila maniero sekurkopii viajn dosierojn kaj agordojn estas lasi sekurkopian aplikaĵon administri la sekurkopian procezon por vi. Kelka nombro da malsamaj sekurkopiadaj aplikaĵoj estas disponeblaj, ekzemple Déjà Dup.

La helpado por via elektita sekurkopia aplikaĵo gvidos vin tra agordo de viaj preferoj por la sekurkopio, same kiel kiel restarigi viajn datumojn.

Alternativa opcio estas kopii viajn dosierojn al sekura loko, kiel ekstera malmola disko, rettajn stokada servo aŭ USB-disko. Viaj personaj dosieroj kaj agordoj estas kutime en via Hejma dosierujo, do vi povas kopii ilin el tie.

La kvanto da datumoj kiujn vi povas sekurkopii estas limigita de la grandeco de la stoka aparato. Se vi havas spacon sur via sekurkopia aparato, estas plej bone sekurkopii la tutan Hejman dosierujon kun la jenaj esceptoj:

  • Dosieroj kiuj jam estas kopiitaj aliloke, ekz. al USB-disko aŭ alia portigebla amaskomunikilaro.

  • Dosieroj kiujn vi povas facile rekrei. Ekzemple, se vi estas programisto, vi ne devas sekurkopii la dosierojn kiuj estas produktataj kiam vi kompilu viajn programojn. Anstataŭe, simple certigu ke vi sekurkopias la originalajn fontodosierojn.

  • Ĉiuj dosieroj en la Rubujo. Via rubujo troviĝas en ~/.local/share/Trash.