Kie mi povas trovi la dosierojn kiujn mi volas kopi?
Decidado kiujn dosierojn sekurkopii, kaj lokigante ilin, estas la plej malfacila paŝo dum provo plenumi sekurkopion. Listigitaj malsupre estas la plej oftaj lokoj de gravaj dosieroj kaj agordoj kiujn vi eble volas sekurkopii.
-
Personaj dosieroj (dokumentoj, muziko, fotoj kaj videoj)
Ĉi tiuj estas kutime konservitaj en via hejma dosierujo (/home/via_nomo). Ili povus esti en subdosierujoj kiel Labortablo, Dokumentoj, Bildoj, Muziko kaj Videoj.
Se via sekurkopia amaskomunikilaro havas sufiĉan spacon (se ĝi estas ekstera malmola disko, ekzemple), konsideru sekurkopii la tutan Hejman dosierujon. Vi povas eltrovi kiom da diskospaco via Hejma dosierujo uzas per la Diskuzada Analizilo.
-
Kaŝitaj dosieroj
Iu ajn dosiero aŭ dosierujonomo kiu komenciĝas per punkto (.) estas kaŝita defaŭlte. Por vidi kaŝitajn dosierojn, premu la menuklavon en la flankstrio de la fenestro de Dosieroj kaj premu Montri Kaŝitajn Dosierojn, aŭ premu Ctrl+H. Vi povas kopii ĉi tiujn al sekurkopia loko kiel iu ajn alia dosiero.
-
Personaj agordoj (labortablaj preferoj, temoj kaj programaraj agordoj)
Plej multaj aplikaĵoj konservas siajn agordojn en kaŝitaj dosierujoj ene de via Hejma dosierujo (vidu supre por informoj pri kaŝitaj dosieroj).
Plej multaj el viaj aplikaĵaj agordoj estos konservitaj en la kaŝitaj dosierujoj .config kaj .local en via Hejma dosierujo.
-
Sistemaj agordoj
Agordoj por gravaj partoj de la sistemo ne estas konservitaj en via Hejma dosierujo. Ekzistas kelka nombro da lokoj kie ili povus esti konservitaj, sed plej multaj estas konservitaj en la dosierujo /etc. Ĝenerale, vi ne devos sekurkopii ĉi tiujn dosierojn sur hejma komputilo. Se vi funkcias servilon, tamen, vi devus sekurkopii la dosierojn por la servoj kiujn ĝi funkcias.