Ŝalti malrapidajn klavojn

Ŝaltu malrapidajn klavojn se vi ŝatus ke estas prokrasto inter premado de klavo kaj tiu litero kiu aperas sur la ekrano. Ĉi tio signifas ke vi devas teni premita ĉiun klavon kiun vi volas tajpi dum iom antaŭ ol ĝi aperas. Uzu malrapidajn klavojn se vi akcidente premas plurajn klavojn samtempe dum vi tajpas, aŭ se vi trovas malfacile premi la ĝustan klavon sur la klavaro la unuan fojon.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.

  2. Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.

  3. Elektu la sekcion Tajpado por malfermi ĝin.

  4. En la sekcio Tajphelpo, ŝaltu la ŝaltilon Malrapidaj Klavoj.

Rapide ŝalti kaj malŝalti malrapidajn klavojn

Ŝaltu la ŝaltilon Aktivigi per Klavaro por ŝalti kaj malŝalti malrapidajn klavojn el la klavaro. Kiam ĉi tiu opcio estas elektita, vi povas premi kaj teni Shift dum ok sekundoj por aktivigi aŭ malaktivigi malrapidajn klavojn.

Vi ankaŭ povas ŝalti kaj malŝalti malrapidajn klavojn klakante la alireblecikon sur la supera strio kaj elektante Malrapidaj Klavoj. La alireblecikono estas videbla kiam unu aŭ pli da agordoj estas aktivigitaj el la panelo Alirebleco.

Uzu la gliteron Akcepta prokrasto por kontroli kiom longe vi devas teni klavon premita por ĝi esti registrita. Vidu Ŝalti saltantajn klavojn por pli da informoj.

Vi povas havi vian komputilon fari sonon kiam vi premas klavon, kiam klavopremo estas akceptita, aŭ kiam klavopremo estas rifuzita ĉar vi ne tenis la klavon premita sufiĉe longe.