Ŝalti saltantajn klavojn

Ŝaltu saltajn klavojn por ignori klavopremojn kiuj estas rapide ripetitaj. Ekzemple, se vi havas manajn tremojn kiuj kaŭzas vin premi klavon plurajn fojojn kiam vi volas premi ĝin nur unufoje, vi devus ŝalti saltajn klavojn.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.

  2. Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.

  3. Elektu la sekcion Tajpado por malfermi ĝin.

  4. En la sekcio Tajphelpo, ŝaltu la ŝaltilon Saltantaj Klavoj.

Rapide ŝalti kaj malŝalti saltantajn klavojn

Vi povas ŝalti kaj malŝalti saltajn klavojn klakante la alireblecikon sur la supera strio kaj elektante Saltaj Klavoj. La alireblecikono estas videbla kiam unu aŭ pli da agordoj estas aktivigitaj el la panelo Alirebleco.

Uzu la gliteron Akcepta prokrasto por ŝanĝi kiom longe saltaj klavoj atendu antaŭ ol ĝi registras alian klavopremon post kiam vi premis la klavon la unuan fojon. Elektu Pipo kiam klavo estas rifuzita se vi volas ke la komputilo faru sonon ĉiufoje kiam ĝi ignoras klavopremon ĉar ĝi okazis tro frue post la antaŭa klavopremo.