Trovi la alireblecan menuon

La alireblecmenuo estas kie vi povas ŝalti kelkajn el la alireblecaj agordoj. Vi povas trovi ĉi tiun menuon klakante la ikonon kiu aspektas kiel persono sur la supera strio.

La alirebleca menuo troviĝas sur la supera strio.

Se vi ne vidas la alireblecmenuon, vi povas aktivigi ĝin el la agordpanelo Alirebleco:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.

  2. Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.

  3. Ŝaltu la ŝaltilon Alirebleca Menuo.

Por aliri ĉi tiun menuon per la klavaro anstataŭ la muso, premu Ctrl+Alt+Tab por movi la klavarfokuson al la supera strio. La butono Agadoj en la supera maldekstra angulo elstariĝos — ĉi tio diras al vi kiu ero sur la supera strio estas elektita. Uzu la sagoklavojn sur la klavaro por movi la elektitan eron al la alireblecmenua ikono kaj poste premu Enter por malfermi ĝin. Vi povas uzi la supran kaj suban sagoklavojn por elekti erojn en la menuo. Premu Enter por ŝalti la elektitan eron.