Agordi klavarajn mallongigojn
Por ŝanĝi la klavon aŭ klavojn por premi por klavara mallongigo:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.
Klaku Agordoj.
Klaku Klavaro en la flankstrio por malfermi la panelon.
En la sekcio Klavaro-Mallongigoj, elektu Vidi kaj Personecigi Mallongigojn.
Elektu la deziratan kategorion, aŭ enigu serĉterminon.
Klaku la vicon por la deziratan agon. La fenestro Agordi mallongigon estos montrita.
Tenu la dezirindan klavkombinon, aŭ premu Retrosupri por restarigi, aŭ premu Esc por nuligi.
Antaŭdifinitaj mallongigoj
Ekzistas nombro da antaŭagordita mallongigoj kiujn eblas ŝanĝi, grupigitaj en ĉi tiujn kategoriojn:
Kutimaj mallongigoj
Por krei vian propran aplikaĵan klavaran mallongigon en agordoj de Klavaro:
Elektu Kutimaj Mallongigoj.
Klaku la butonon Aldoni Kombinon se neniu propra kombino estas agordita ankoraŭ. Alie klaku la butonon +. La fenestro Aldoni Propran Kombinon aperos.
Tajpu Nomon por identigi la ŝparvojon, kaj Komandon por ruli aplikaĵon. Ekzemple, se vi volas ke la ŝparvojo malfermu Rhythmbox, vi povus nomi ĝin Muziko kaj uzi la komandon rhythmbox.
Klaku la butonon Aldoni Kombinon…. En la fenestro Aldoni Propran Kombinon, tenu la dezirindan kombinon de kunklavoj.
Klaku Aldoni.
La komandnomo kiun vi tajpas devus esti valida sistema komando. Vi povas kontroli ke la komando funkcias malfermante Terminalon kaj tajpante ĝin tie. La komando kiu malfermas aplikaĵon ne povas havi la saman nomon kiel la aplikaĵo mem.
Se vi volas ŝanĝi la komandon kiu estas asociata kun propra klavarkombino, klaku la vicon de la kombino. La fenestro Agordi Propran Kombinon aperos, kaj vi povas redakti la komandon.