Ŝalti algluiĝantajn klavojn
Kroĉaj klavoj permesas al vi tajpi klavarajn mallongigojn unu klavon samtempe anstataŭ devi teni ĉiujn klavojn samtempe. Ekzemple, la mallongigo Super+Tab ŝaltas inter fenestroj. Sen kroĉaj klavoj ŝaltitaj, vi devus teni ambaŭ klavojn samtempe; kun kroĉaj klavoj ŝaltitaj, vi premos Super kaj poste Tab por fari la samon.
Eble vi volas ŝalti algluiĝantajn klavojn se vi malfacile tenas plurajn klavojn samtempe.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Tajpado por malfermi ĝin.
En la sekcio Tajphelpo, ŝaltu la ŝaltilon Algluiĝantaj Klavoj.
Rapide ŝalti kaj malŝalti algluiĝantajn klavojn
Ŝaltu la ŝaltilon Aktivigi per Klavaro por ŝalti kaj malŝalti kroĉajn klavojn el la klavaro. Kiam ĉi tiu opcio estas elektita, vi povas premi Shift kvin fojojn sinsekvajn por aktivigi aŭ malaktivigi kroĉajn klavojn.
Vi ankaŭ povas ŝalti kaj malŝalti kroĉajn klavojn klakante la alireblecikon sur la supera strio kaj elektante Kroĉaj Klavoj. La alireblecikono estas videbla kiam unu aŭ pli da agordoj estas aktivigitaj el la panelo Alirebleco.
Se vi premas du klavojn samtempe, vi povas havi kroĉajn klavojn malŝalti sin provizore por permesi al vi enigi klavarajn mallongigojn normale.
Ekzemple, se vi havas kroĉajn klavojn ŝaltitaj sed premas Super kaj Tab samtempe, kroĉaj klavoj ne atendus ke vi premas alian klavon se vi havis ĉi tiun opcion ŝaltita. Ĝi atendus se vi premis nur unu klavon, tamen. Ĉi tio estas utila se vi povas premi kelkajn klavarajn mallongigojn samtempe (ekzemple, klavojn kiuj estas proksimaj), sed ne aliaj.
Elektu Malaktivigi se du klavoj estas premitaj kune por aktivigi ĉi tion.
Vi povas havi la komputilon fari sonon „pip“ kiam vi komencas tajpi klavarajn mallongigojn kun kroĉaj klavoj ŝaltitaj. Ĉi tio estas utila se vi volas scii ke kroĉaj klavoj atendas ke klavaran mallongigon estu tajpita, do la sekva klavopremo estos interpretata kiel parto de mallongigo. Elektu Pipi kiam modifiklavo estas premita por aktivigi ĉi tion.