Ŝanĝi tekstograndecon sur la ekrano
Se vi malfacile legas la tekston sur via ekrano, vi povas ŝanĝi la grandecon de la tiparo.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.
Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.
Elektu la sekcion Vidado por malfermi ĝin.
Ŝaltu la ŝaltilon Granda Teksto.
Alternative, vi povas rapide ŝanĝi la tekstgrandecon klakante la alireblecikon sur la supera strio kaj elektante Granda Teksto.
En multaj aplikaĵoj, vi povas pliigi la tekstgrandecon iam ajn premante Ctrl++. Por redukti la tekstgrandecon, premu Ctrl+-.
Granda Teksto skalos la tekston je 1,2 foje. Vi povas uzi Ĝustigoj por fari tekstgrandecon pli granda aŭ pli malgranda.