Uzi malsaman mikrofonon

Vi povas uzi eksteran mikrofonon por babili kun amikoj, paroli kun kolegoj ĉe laboro, fari voĉregistradojn, aŭ uzi aliajn multemediajn aplikaĵojn. Eĉ se via komputilo havas enkonstruitan mikrofonon aŭ tttam-kameran kun mikrofono, aparta mikrofono kutime provizas pli bonan sonan kvaliton.

Se via mikrofono havas cirkulan ŝtopilon, ĵus ŝtopu ĝin en la taŭgan sonagnomon sur via komputilo. Plej komputiloj havas du gnomojn: unu por mikrofonoj kaj unu por paroliloj. Ĉi tiu gnomo estas kutime helruĝa koloro aŭ estas akompanata per bildo de mikrofono. Mikrofonoj ŝtopitaj en la taŭgan gnomon estas kutime uzataj defaŭlte. Se ne, vidu la instrukciojn sube por elekti defaŭltan enigaparaton.

Se vi havas USB-mikrofonon, ŝtopu ĝin en iun ajn USB-pordon sur via komputilo. USB-mikrofonoj agas kiel apartaj sonoaparatoj, kaj vi eble devos specifi kiun mikrofonon uzi defaŭlte.

Elekti defaŭltan sona enigaparaton

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sono.

  2. Klaku Sono por malfermi la panelon.

  3. En la sekcio Enigo, elektu la aparaton kiun vi volas uzi. La enig-nivela indikilaro devus respondi kiam vi parolas.

Vi povas ĝustigi la volumon kaj malŝalti la mikrofonon el ĉi tiu panelo.