Kunhavigi viajn personajn dosierojn
Vi povas permesi aliron al la dosierujo Publiko en via dosierujo Hejmo de alia komputilo sur la reto. Agordu Persona Dosier-Kunhavigado por permesi aliajn aliri la enhavon de la dosierujo.
Vi devas havi la pakaĵon gnome-user-share instalita por ke Persona Dosier-Kunhavigado estu videbla.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Kunhavigado.
Klaku Kunhavigo por malfermi la panelon.
Se la teksto sub Aparatnomo permesas vin redakti ĝin, vi povas ŝanĝi la nomon kiun via komputilo montras sur la reto.
Elektu Dosiera Kunhavigo.
-
Ŝaltu la ŝaltilon Dosier-Kunhavigado al aktiva. Ĉi tio signifas ke aliaj personoj sur via nuna reto povos provi konekti al via komputilo kaj aliri dosierojn en via dosierujo Publiko.
URI estas montrata per kiu via dosierujo Publiko povas esti alirita de aliaj komputiloj sur la reto.
Sekureco
- Postuli Pasvortojn
-
Por postuli ke aliaj personoj uzu pasvorton kiam alirante vian dosierujon Publiko, ŝaltu la ŝaltilon Postuli Pasvorton al aktiva. Se vi ne uzas ĉi tiun opcion, iu ajn povas provi vidi vian dosierujon Publiko.
Ĉi tiu opcio estas malaktivigita defaŭlte, sed vi devus aktivigi ĝin kaj agordi sekuran pasvortojn.
Retoj
La sekcio Retoj listigas la retojn al kiuj vi estas nuntempe konektita. Uzu la ŝaltilon apud ĉiu por elekti kie viaj personaj dosieroj povas esti kunhavigitaj.