Ensaluti per fingrospuro

Se via sistemo havas subtenatan fingropremaĵo-skanilon, vi povas registri vian fingropremaĵon kaj uzi ĝin por ensaluti.

Registri fingrospuron

Antaŭ ol vi povas ensaluti per via fingropremaĵo, vi bezonas registri ĝin por ke la sistemo povu uzi ĝin por identigi vin.

Se via fingro estas tro seka, vi eble havos malfacilaĵon registrante vian fingropremaĵon. Se ĉi tio okazas, malsekunigu vian fingron iomete, sekigu ĝin per pura, lintosenla tuko, kaj reprovu.

Vi bezonas administrajn privilegiojn por redakti uzantajn kontojn krom la via.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.

  2. Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.

  3. Elektu Uzantoj por malfermi la panelon.

  4. Premu sur Malaktivigita, apud Fingropremaĵa Ensaluto por aldoni fingropremaĵon por la elektita konto. Se vi aldonas fingropremaĵon por malsama uzanto, vi unue bezonos Malŝlosi la panelon.

  5. Elektu la fingron kiun vi volas uzi por la fingrospuro, poste Sekva.

  6. Sekvu la instrukciojn en la dialogo kaj glitu vian fingron je modera rapido super via fingropremaĵo-legilo. Kiam la komputilo havas bonan rekordon de via fingropremaĵo, vi vidos mesaĝon Farite!.

  7. Elektu Sekva. Vi vidos konfirmamesa konfirmante ke via fingropremaĵo estis konservita sukcese. Elektu Fermi por fini.

Kontroli ke via fingrospuro funkcias

Nun kontrolu ke via nova fingropremaĵa ensaluto funkcias. Se vi registras fingropremaĵon, vi ankoraŭ havas la opcion por ensaluti per via pasvorto.

  1. Konservu ajnan malfermitan laboron, kaj poste elsaluti.

  2. Sur la ensalutan ekranon, elektu vian nomon el la listo. La pasvortenigformo aperos.

  3. Anstataŭ tajpi vian pasvortojn, vi devus povi gliti vian fingron sur la fingrospurlegiston.