Presi broŝuron
Vi povas presi broŝuron el PDF.
Se vi volas presi brokŝuron de LibreOffice-dokumento, unue eksportu ĝin al PDF elektante Dosiero ▸ Eksporti kiel PDF…. Via dokumento bezonas havi multiplojn de 4 nombron da paĝoj (4, 8, 12, 16,…). Vi eble bezonas aldoni ĝis 3 blankajn paĝojn.
Se la nombro de paĝoj en via PDF-dokumento ne estas multiploj de 4, vi devus aldoni la taŭgan nombron de blankaj paĝoj (1, 2 aŭ 3) por igi ĝin multiploj de 4. Por fari ĉi tion, vi povas:
Kreu LibreOffice-dokumenton kun la nombro (1-3) de necesaj malplenaj paĝoj.
Eksportu la blankajn paĝojn al PDF elektante Dosiero ▸ Eksporti kiel PDF….
Kunfandu la blankajn paĝojn kun via PDF-dokumento uzante PDF-Shuffler aŭ PDF Mod, metante la blankajn paĝojn ĉe la fino.
Elektu la tipon de printisto kiun vi uzos por presi el la listo malsupre: