Presi broŝuron sur duflanka printisto
Vi povas fari falditan brokŝuron (kiel malgranda libro aŭ pamfleto) presante paĝojn de dokumento en aparta ordo kaj ŝanĝante kelkajn presajn opciojn.
Ĉi tiuj instrukcioj estas por presi broŝuron el PDF-dokumento.
Se vi volas presi brokŝuron de LibreOffice-dokumento, unue eksportu ĝin al PDF elektante Dosiero ▸ Eksporti kiel PDF…. Via dokumento bezonas havi multiplojn de 4 nombron da paĝoj (4, 8, 12, 16,…). Vi eble bezonas aldoni ĝis 3 blankajn paĝojn.
Por presi broŝuron:
Malfermu la presan dialogon. Ĉi tio normale povas esti farita per Presi en la menuo aŭ uzante la klavaron-ŝparvojon Ctrl+P.
-
Klaku la butonon Propraĵoj…
En la falfenestro Orientado, certigu ke Pejzaĝa estas elektita.
En la falfenestro Duplekso, elektu Mallonga Rando.
Klaku Bone por reveni al la presdiallogo.
Sub Gamo kaj Kopioj, elektu Paĝojn.
-
Tajpu la nombrojn de la paĝoj en ĉi tiu ordo (n estas la totala nombro da paĝoj, kaj multiplilo de 4):
n, 1, 2, n-1, n-2, 3, 4, n-3, n-4, 5, 6, n-5, n-6, 7, 8, n-7, n-8, 9, 10, n-9, n-10, 11, 12, n-11…
Ekzemploj:
4-paĝa broŝuro: Tajpu 4,1,2,3
8-paĝa broŝuro: Tajpu 8,1,2,7,6,3,4,5
20-paĝa broŝuro: Tajpu 20,1,2,19,18,3,4,17,16,5,6,15,14,7,8,13,12,9,10,11
-
Elektu la langeton Paĝaranĝo.
Sub Aranĝo, elektu Broŝuro.
Sub Paĝaj Flankoj, en la falfenestro Inkluzivi, elektu Ĉiujn paĝojn.
Klaku Presi.