Kial mia komputilo ne reŝaltiĝas post kiam mi suspendigis ĝin?
Se vi suspendes vian komputilon, poste provas repreni ĝin, vi eble trovos ke ĝi ne funkcias kiel vi atendis. Ĉi tio povus esti ĉar suspendo ne estas ĝuste subtenata de via aparataro.
Mia komputilo estas suspendita kaj ne rekomencas
Se vi suspendes vian komputilon kaj poste premas klavon aŭ klakos la muson, ĝi devus vekiĝi kaj montri ekranon petante vian pasvorton. Se ĉi tio ne okazas, provu premi la povbutonon (ne tenu ĝin, ĵus premu ĝin unufoje).
Se ĉi tio ankoraŭ ne helpas, certigu ke la monitoro de via komputilo estas ŝaltita kaj provu premi klavon sur la klavaro denove.
Kiel lasta rimedo, malŝaltu la komputilon tenante la povbutonon dum 5-10 sekundoj, kvankam vi perdos ne-konservitan laboron farante ĉi tion. Vi poste devus povi re-ŝalti la komputilon.
Se ĉi tio okazas ĉiufoje kiam vi suspendes vian komputilon, la suspenda trajto eble ne funkcias kun via aparataro.
Se via komputilo perdas povon kaj ne havas alternativan povoliveraĵon (kiel funkcianta baterio), ĝi malŝaltiĝos.
Mia sendrata konekto (aŭ alia aparataro) ne funkcias kiam mi vekas mian komputilon
Se vi suspendes vian komputilon kaj poste reprenas ĝin denove, vi eble trovos ke via interreta konekto, muso, aŭ iu alia aparato ne funkcias ĝuste. Ĉi tio povus esti ĉar la pelilo por la aparato ne ĝuste subtenas suspendon. Ĉi tio estas problemo kun la pelilo kaj ne la aparato mem.
Se la aparato havas povŝaltilon, provu malŝalti ĝin kaj poste re-ŝalti. En plej kazoj, la aparato ekos funkcii denove. Se ĝi konektas per USB-kablo aŭ simile, malŝtopu la aparaton kaj poste ŝtopu ĝin denove kaj vidu ĉu ĝi funkcias.
Se vi ne povas malŝalti aŭ malŝtopi la aparaton, aŭ se ĉi tio ne funkcias, vi eble bezonas restartigi vian komputilon por ke la aparato eku funkcii denove.