Kial mia komputilo malŝaltiĝas kiam mi fermas la kovrilon?

Kiam vi fermas la kovrilon de via tekkomputilo, via komputilo suspendos por ŝpari povon. Ĉi tio signifas ke la komputilo ne estas efektive malŝaltita — ĝi nur dormis. Vi povas repreni ĝin malfermante la kovrilon. Se ĝi ne reakiras, provu klaki la muson aŭ premi klavon. Se tio ankoraŭ ne funkcias, premu la povbutonon.

Kelkaj komputiloj ne povas suspendi ĝuste, normale ĉar ilia aparataro ne estas tute subtenata de la operaciumo (ekzemple, la Linuksaj peliloj estas nekompletaj). En ĉi tiu kazo, vi eble trovos ke vi ne povas repreni vian komputilon post kiam vi fermis la kovrilon. Vi povas provi ripari la problemon kun suspendo, aŭ vi povas malhelpi la komputilon provi suspendi kiam vi fermas la kovrilon.

Malhelpi la komputilon suspendi kiam la kovrilo estas fermita

Ĉi tiuj instrukcioj funkcios nur se vi uzas systemd. Kontaktu vian distribuon por pli da informoj.

Vi devas havi Ĝustigoj instalitan sur via komputilo por ŝanĝi ĉi tiun agordon.

Se vi ne volas ke la komputilo suspendu kiam vi fermas la kovrilon, vi povas ŝanĝi la agordon por tiu konduto.

Estu tre zorga se vi ŝanĝas ĉi tiun agordon. Kelkaj tekkomputiloj povas supertvarmiĝi se ili estas lasitaj funkciante kun la kovrilo fermita, precipe se ili estas en mallibera loko kiel sakon.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordiloj.

  2. Klaku Ĝustigoj por malfermi la aplikaĵon.

  3. Elektu la langeton Ĝenerala.

  4. Malŝaltu la ŝaltilon Suspendi kiam tekkomputila kovrilo estas fermita.

  5. Fermu la fenestron Ĝustigoj.