Mia komputilo varmiĝas tre
Plej komputiloj varmiĝas post iom da tempo, kaj kelkaj povas iĝi sufiĉe varmaj. Ĉi tio estas normala: ĝi estas simple parto de la maniero kiel la komputilo malvarmigas sin. Tamen, se via komputilo iĝas tre varma ĝi povus esti signo ke ĝi supertvarmiĝas, kio potenciale povas kaŭzi damaĝon.
Plej tekkomputiloj iĝas sufiĉe varmaj post kiam vi uzis ilin dum iom da tempo. Estas ĝenerale nenio por zorgi — komputiloj produktas multan varmon kaj tekkomputiloj estas tre kompaktaj, do ili bezonas rapide forigi sian varmon kaj ilia ekstera ŝelo varmiĝas kiel rezulto. Kelkaj tekkomputiloj ja iĝas tro varmaj, tamen, kaj eble estas malkomfortaj uzi. Ĉi tio estas normale la rezulto de malbone dezajnita malvarmiĝa sistemo. Vi foje povas akiri kromajn malvarmiĝajn akcesoraĵojn kiuj taŭgas al la malsupro de la tekkomputilo kaj provizas pli efikan malvarmiĝon.
Se vi havas labortablan komputilon kiu sentas varma tuŝe, ĝi eble havas nesufiĉan malvarmiĝon. Se ĉi tio zorgas vin, vi povas aĉeti ekstra malvarmiĝajn ventumilojn aŭ kontroli ke la malvarmiĝaj ventumiloj kaj elirkoroj estas liberaj de polvo kaj aliaj baroj. Vi eble volas konsideri meti la komputilon en pli bone-ventolata areo ankaŭ — se konservata en malliberaj lokoj (ekzemple, en ŝranketo), la malvarmiĝa sistemo en la komputilo eble ne povos forigi varmon kaj cirkuligi malvarman aeron sufiĉe rapide.
Kelkaj personoj zorgas pri la sanaj riskoj de uzado de varmaj tekkomputiloj. Estas sugestoj ke longedaŭra uzo de varma tekkomputilo sur via sino eble povas eble redukti fekundecon, kaj estas raportoj pri malgravaj brulaĵoj suferitaj ankaŭ (en ekstremaj kazoj). Se vi zorgas pri ĉi tiuj potencialaj problemoj, vi eble volas konsulti kuraciston por konsiloj. Kompreneble, vi povas simple elekti ne ripozi la tekkomputilon sur via sino.
Plej modernaj komputiloj sin malŝaltos se ili iĝas tro varmaj, por malhelpi sin damaĝi. Se via komputilo daŭre malŝaltiĝas, ĉi tio eble estas la kialo. Se via komputilo supertvarmiĝas, vi verŝajne bezonos ĝin ripari.