Mane agordi retajn agordojn

Se via reto ne aŭtomate asignas retajn agordojn al via komputilo, vi eble devos enigi la agordojn mane vi mem. Ĉi tiu temo supozas ke vi jam scias la ĝustajn agordojn por uzi. Se ne, vi eble bezonos demandi vian retan administranton aŭ rigardi la agordojn de via enkursigilo aŭ reta komutilo.

Por mane agordi viajn retajn agordojn:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.

  2. Klaku Agordoj.

  3. Se vi konektas al la reto per kablo, klaku Reto. Alie klaku Wi-Fi.

    Certigu ke via sendrata karto estas ŝaltita aŭ retokablo estas enŝovita.

  4. Klaku la butonon agordoj.

    Por Wi-Fi-konekto, la butono agordoj estos lokigita apud la aktiva reto.

  5. Elektu la langeton IPv4IPv6 kaj ŝanĝu la Metodon al Mane.

  6. Tajpu la IP-adreson kaj Enirejon, same kiel la taŭgan Reton-maskon.

  7. En la sekcio DNS, malŝaltu la ŝaltilon Aŭtomata. Enigu la IP-adreson de DNS-servilo kiun vi volas uzi. Enigu pliajn DNS-servilajn adresojn uzante la butonon +.

  8. En la sekcio Vojoj, malŝaltu la ŝaltilon Aŭtomata. Enigu la Adreson, Reton-maskon, Enirejon kaj Metrikon por vojo kiun vi volas uzi. Enigu pliajn vojojn uzante la butonon +.

  9. Klaku Apliki. Se vi ne estas konektita al la reto, malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supra breto kaj konektu. Testu la retajn agordojn provante viziti ttt-ejon aŭ rigardi kunhavigitajn dosierojn sur la reto, ekzemple.