Difini proksurilajn agordojn

Kio estas proksurilo?

Ttt-prokurilservilo filtras ttt-ejojn kiujn vi rigardas, ĝi ricevas petojn de via ttt-retumilo por preni ttt-paĝojn kaj iliajn elementojn, kaj sekvaante politikon decidos ĉu pasi ilin al vi. Ili estas ofte uzataj en entreprenoj kaj ĉe publikaj sendrataj retacceslokoj por kontroli kiujn ttt-ejojn vi povas rigardi, malhelpante vin aliri la interreton sen ensaluti, aŭ fari sekurecajn kontrolojn sur ttt-ejoj.

Ŝanĝi proksurilon metodon

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Reto.

  2. Klaku Reto por malfermi la panelon.

  3. Elektu Reta proksurilo el la listo maldekstre.

  4. Elektu kiun proksurilan metodon vi volas uzi el:

    Nenio

    La aplikaĵoj uzos rektan konekton por preni la enhavon el la reto.

    Permane

    Por ĉiu prokurilita protokolo, difinu la adreson de prokurilservilo kaj pordo por la protokoloj. La protokoloj estas HTTP, HTTPS, FTP kaj SOCKS.

    Aŭtomata

    URL montranta al rimedo kiu enhavas la taŭgan konfiguradon por via sistemo.

Aplikaĵoj kiuj uzas la retkonekton uzos viajn precizigitajn proksurilajn agordojn.