Kio estas MAC-adreso?
MAC-adreso estas la unika identigilo kiu estas asignita de la fabrikisto al peco de reta aparataro (kiel sendrata karto aŭ ethernet-karto). MAC signifas Amaskomunikad-Alirkontrol, kaj ĉiu identigilo estas celita esti unika al aparta aparato.
MAC-adreso konsistas el ses paroj de du signoj, ĉiu apartigita per dupunkto. 00:1B:44:11:3A:B7 estas ekzemplo de MAC-adreso.
Por identigi la MAC-adreson de via propra reta aparataro:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Reto por dratitaj konektoj aŭ Wi-Fi por sendrataj konektoj.
Klaku Reto aŭ Wi-Fi por malfermi la panelon.
Klaku la butonon
apud la aktiva konekto.
La MAC-adreso por la aparato estos montrata kiel Aparataradreso en la panelo Detaloj.
En praktiko, vi eble bezonos modifi aŭ "kamufladi" MAC-adreson. Ekzemple, kelkaj interretaj servoprovizantoj eble postulas ke specifita MAC-adreso estu uzata por aliri ilian servon. Se la reta karto ĉesas funkcii, kaj vi bezonas anstataŭigi novan karton, la servo ne funkcios plu. En tiaj kazoj, vi bezonus kamufladi la MAC-adreson.